| |
Bonvenon al la retejo de la Volontula Fajrobrigado de Waldtrudering!
Kara vizitanto, ni dankas vin pro tio, ke vi pasigas kelkan tempon ĉe nia TTT-ejo. Ni kunmetis sur tiu ĉi paĝo kelkajn informojn pri ni kaj niaj agadoj. Se vi deziras pli specifajn informojn, ne hezitu sendi al ni retmesaĝon.
Ni apartenas al la Volontula Fajrobrigado de Munkeno, kiu ekzistas komplemente al la profesia Fajrobrigado (Berufsfeuerwehr). Nuntempe estas 21 tiaj brigadoj lokitaj ĉefe ĉe la urba periferio.
Ni, la tuta 37-opo, konsistas el volontuloj devenantaj el ĉiaj laborokupoj kaj havantaj komunan pasion, la kontraŭbataladon de fajroj. Kiel supre menciite, ni laboras man-en-mane kun plentempaj profesiuloj. Oni vokas nin kaj al lokaj okazaĵoj kaj al pli grandaj, tuturbaj kazoj de urĝeco kiel inundoj aŭ grandaj fajroj. En 2002 ni eĉ helpis dum la vastetendaj inundoj en Saksio. Aktuale ni ricevas mezume 50 alvokojn jare.
Niaj fajrobrigadanoj trapasas intensan bazan kaj pli superan trejnadon, ampleksantan la kontraŭbataladon de fajroj kaj traktadon de danĝeraj materialoj. Konsekvence, ni kapablas lukti kun preskaŭ ĉia imagebla kazo de urĝeco.
La aktiva servo komenciĝas en la aĝo de 14 jaroj per partopreno en la Junulara Fajrobrigado. La plena servo en kazoj de urĝeco komenciĝas en la aĝo de 16 jaroj. Netipe por Germanio, la Munkena Volontula Fajrobrigado postulas, ke ĉiuj membroj 18-jaraj kaj pli aĝaj ricevu trejnadon pri la uzado de helpaparatoj por la aŭtonoma spirado.
Ni ricevas subtenon de karitata organizaĵo, kiu arigas kontribuantojn el nia regiono. La ĉefa celo estas la konservado de la loka civita spirito kaj kontakto al la lokanoj, kio estas malfacila tasko pro la anonimeco de la moderna urba vivmaniero. Krome, tiu organizaĵo helpas al ni akiri la bezonatajn ekipaĵojn, kiuj ne apartenas al la norma ekipaĵaro, kiel specialajn akvopumpilojn, kontraŭfibrilacian aparaton aŭ senfumigan ventolilon.
Restas dirende, ke Volontulaj Fajrobrigadoj en Germanio dum la historio, jam de 150 jaroj, tre grave rolis en siaj komunumoj. Nuntempe estas 1,3 milionoj da tiaj volontuloj, kiuj provizas sekurecon kaj protekton tra la tuta lando. Profesiuloj rolas pli en urboj kaj en firmaaj fajrobrigadoj, ekzemple en rafinejoj.
|
|